Ĉefpoŝtejo de Glivico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpoŝtejo de Glivico
arkitektura strukturo [+]
Koordinatoj50° 17′ 37″ N, 18° 40′ 7″ O (mapo)50.2937194418.66854167Koordinatoj: 50° 17′ 37″ N, 18° 40′ 7″ O (mapo)

Map
Ĉefpoŝtejo de Glivico
Vikimedia Komunejo:  Main post office in Gliwice [+]
vdr
Ĉefpoŝtejo de Glivico

La Ĉefa poŝtejo en Glivico, Pollando, estas historiisma konstruaĵo en la urbocentro. Ĝi troviĝas ĉe la norda flanko de la strato Dolnych Wałów tre proksime de la Malnova urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo konstruitis en la jaroj inter 1903 kaj 1906 sur la grundo de la glivica borso. La nova konstruaĵo anstataŭis la malnovan poŝtejnon de ĉe Wilhelm-strato (datumantan de 1887): ĝi estis tro malgranda kaj sursamloke nova konstruado ne eblis. Akceptitis la konstruaĵo en la listo pri monumentprotektindaĵoj de la provinco Silezio.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri novgotikstila brikŝtonaĵo je longo de 67 metroj. Ĝi posedas maletan ĉefan kaj etan angulan turon. Karakterizaj estas verdaj glazuritaj tegoloj. Krome ekzistas surfasade ornamaj kalkotaĵoj. Teretaĝe estas ĉefasade pluraj blankaj blazonareetoj. Super la ĉefa enirejo troviĝas duopa gablo; alia gablo estas ĉe la uesta enirejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]