Ĉernivca Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉernivca universitato

Ĉernivca nacia universitato nome de Jurij Fedkoviĉ (ukraine Чернівецький національний університет імені Юрія Федьковича) estis fondita en 1875 laŭ ukazo de aŭstra imperiestro Franco Jozefo. Dekomence nur la germana estis unusola stud-lingvo, poste ankaŭ la ukraina kaj la rumana. En 1989 la universitato estis honorigita la nomo de Jurij Fedkoviĉ, de 2000 - titolo "nacia".

La universitato posedas faman bibliotekon, fonditan en 1852, kiu nun enhavas 2,6 milionojn da ekzempleroj, inter kiuj - libroj de XIII jc.

En la universitato lernis famaj scienculoj, verkistoj, komponistoj.