Ĉerpokulero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du diversgrandaj ĉerpokuleroj el rustorezista ŝtalo

Ĉerpilo aŭ estas kuireja ilo, kiu helpas la transmeton, enmeton, elmeton de diverstipaj, varmaj, varmegaj aŭ malvarmaj likvaj kuiraĵoj. En la komerco oni povas aĉeti diversformajn kaj el diversaj materialoj.

Ĝenerale, ĝi konsistas el longa tenilo kaj el duonronda ĉerpa parto. Ĝi estas plej ofte el metalo, precipe el rustorezista ŝtalo, sed ekzistas ankaŭ el plastaĵoj.

Trua ĉerpokulero estas tipo de ĉerpokulero, ofte en platigita formo, uzata por elpreni ŝaŭmon, solidaĵojn (kuiritajn bulojn, vegetaĵojn).