Ĉirikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉirikio (hispane Chiriquí) estas provinco en Panamo. Ĝia ĉefurbo estas David. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la lando, havante kiel limojn la provinco Bokas-del-Toro kaj la indiĝena regiono Ngabe-Bugleo norde, Kostariko okcidente, la provinco Veraguo oriente kaj la Pacifika Oceano sude. Ĝi estas dividita en dek tri distriktoj.

Historio

Ĝia malkovro estas atribuita al la Hispano Gaspar de Espinoza, en la jaro 1519. Oni fondis ĝin kiel provincon la 26-an de Majo 1849, kiam Panamo ankoraŭ estis parto de Kolombio.