Ĝenerala Studenta Asocio Cleopatra Groningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerala Studenta Asocio Cleopatra Groningen estas studenta asocio en Groningen, Nederlando. La asocio estas konsiderita kiel alternativa. Ĝi havas ĉirkaū 250 membrojn (2006).

Cleopatra fondiĝis la 3-an de decembro 1985. En tiu epoko ĉiuj studentaj asocioj estis aū tradiciemaj/konservativaj, aū kristanaj, aū frisaj. La celo de Cleopatra estas esti alie ol la aliaj asocioj. La ĉefa diferenco estas ke la tradiciaj inicaj ritoj estas malpermesitaj. Cleopatra estas membro de ZEUS (Zusterlijke Eenheid uit Saamhorigheid, Fratina Unueco el Konkordo), federacio de alternativaj studentaj asocioj en diversaj nederlandaj urboj.