Ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĝenerala inventaro de la monumentoj kaj artaj riĉaĵoj de Francio, nun nomata ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo, kaj simple kromnomata ĝenerala inventaro aŭ eĉ inventaro, estas servo kreita en 1962[1] laŭ iniciato de André Malraux kaj de André Chastel.

Kondukata de la ĝenerala direkcio de la heredaĵoj en la ministerio pri Kulturo, ĝi estas farata de la regionoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala inventaro de la monumentoj kaj artaj riĉaĵoj de Francio estis lanĉita en 1962 en la kadro de la 4-a plano. Ĝi venis post la 'ĝenerala inventaro de la artaj riĉaĵoj de Francio de la Ministerio pri publika edukado kaj pri belartoj, de kiu pluraj volumoj estis eldonitaj de Plon komence de la 20-a jc.

Ekde 2004, ĝia efektivigo estis progresive transigita al la regionoj, la Ŝtato daŭriganta la kunordigon kaj la kontrolon.

Antaŭe plenumita de la direkcio pri Arkitekturo kaj Heredaĵo, la kondukado de la Inventaro estis ligita ekde 2010 al la servo de la heredaĵo de la ĝenrala direkcio pri heredaĵoj.

Misio[redakti | redakti fonton]

La origina misio, kiel esprimita en 1964 estis « identigi kaj priskribi ĉiujn konstruaĵojn kun kultura aŭ arta valoro same kiel ĉiujn artajn verkojn kaj objektojn kreitajn aŭ konservatajn en France depost iliaj originoj ».

Ĝi estas nun esprimita tiel : « identigi, esplori kaj konigi la elementojn de la landheredaĵoj, kiuj posedas sciencan, historian aŭ kulturan valoron. »

Inventarita bieno ne estas pro tio monumento historia.

Publikigo[redakti | redakti fonton]

Tiu enketo kondukas al publikigo fare de la Nacia presejo de kolekto da monografioj pri la heredaĵo de kantono aŭ de municipo.

En tridek kvin jaroj, 35 % de la lando estis farita[2].

Komputadaj datumbazoj[redakti | redakti fonton]

La servo de la inventaro ankaŭ kreis datumbazojn Mérimée, Palissy, Archidoc, Mémoire kaj Thésaurus de la désignation des œuvres architecturales et mobilières :

  • Datumbazo Mérimée : 200 000 noticoj pri la franca monumenta heredaĵo el kiuj 35 000 estas ilustritaj. 13 500 asociitaj kompletaj dokumentaj dosieroj[3].
  • Datumbazo Palissy : 280 000 noticoj pri la franca movebla heredaĵo el kiuj 25 000 ilustritaj. 5 000 asociitaj kompletaj dokumentaj dosieroj[3].
  • Datumbazo Mémoire : Grafika kaj fota fondaĵo konservata de la direkcio pri Arkitekturo kaj Heredaĵo. 600 000 noticoj kaj bildoj[3].

Listo de la eldonoj[redakti | redakti fonton]

Tiu listo ne estas kompleta.

Ĝeneralaj libroj[redakti | redakti fonton]

Metodologio[redakti | redakti fonton]
  • Inventaire général, 1984,
  • Système descriptif de l'illustration, Dir. Christophe Dessaux, Paris : Ed. du patrimoine, 1999.
  • L'édition des textes ancien : 16-a - 18-a jc, Dir. de Bernard Barbiche et Monique Chatenet, 1990.
  • Le relevé et la représentation de l'architecture, Jean-Paul Saint-Aubin, 1992.
  • Les armoiries : lecture et identification, Dir. Michel Pastoureau, Michel Popoff. Paris, 1994.
  • Système descriptif de l'architecture, Dir. Monique Chatenet et Hélène Verdier, Paris : Ed. du patrimoine, 1999.
  • Système descriptif des objets mobiliers. Dir. Hélène Verdier, Paris : Ed. du patrimoine, 1999. 366 p.
  • Thesaurus de l'architecture, Dir. Monique Chatenet et Hélène Verdier. Paris, Ed. du patrimoine, 2000.
Terminologio[redakti | redakti fonton]

Eldonoj de publikaj arkivoj[redakti | redakti fonton]

  • Archives du Musée du monument français, 3 volumes, 2001

Monografioj[redakti | redakti fonton]

Monografioj pri objektoj[redakti | redakti fonton]
Monografioj pri la franca kampara arkitekturo[redakti | redakti fonton]
Regionaj monografioj (topografiaj inventaroj)[redakti | redakti fonton]

Reglamenta kaj leĝa situacio[redakti | redakti fonton]

  • Leĝo N°2004-809 da la 13-a de Aŭgusto 2004 rilata al la lokaj liberecoj kaj responsojn, art. 95.

Antaŭaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Inventaire général des richesses d'art de la France - Provinces - Monuments civils, plusieurs forts volumes, in-4°, entre 1900-1914.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo de la 4-a de Aŭgusto 1962
  2. Informo DAPA, Ministerio pri kulturo.
  3. 3,0 3,1 3,2 Datumbazoj. Alirita 2009-12-06..

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]