Ĥaĉeno
La Ĥaĉena Princlando aŭ Ĥaĉeno (armene Խաչենի իշխանություն - Ĥaĉeni Iŝĥanutjun') estis armena princlando kiu situis en la historia provinco Arcaĥo (Montara Karabaĥo). Ekde la 12-a jarcento ĝi regis en la regiono.
Fondita en 821, ĝi estis regata de armenaj princoj siunidoj. En 1116, Ĥaĉeno akiras per geedziĝo la reĝlandon Sjuniko.