Ĉato

El Vikipedio
(Alidirektita el Ĥato)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉato
Catha edulis
Catha edulis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Celastraloj Celastrales
Familio: Celastracoj Celastraceae
Genro: Catha
Specio: C. edulis
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Dunoma nomo
Catha edulis
(Vahl) Forssk. ex Endl.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La ĉato (Catha edulis) estas planto el la familio de spindelarbacoj (Celastraceae). Ĝi estas kultivita ĉefe en Omano, Jemeno kaj Etiopio.

La planto altas ĝis 20 metroj kaj estas arbusto, kiu havas nedividitajn, dentohavajn foliojn.

[redakti] Uzo

Ĉato estas ĉiutaga drogo en Jemeno, Etiopio, Somalio kaj Ĝibutio. Oni konsumas la ŝosopintojn kaj junajn foliojn de la ĉata arbusto, kiel malpezan ekstazigaĵon. Ties efiko estas komparebla kun tiuj de teo kaj kafo. La taga porcio aĉeteblas por ĉ. 5. La facile ekstaziga, ebriiga efiko de ĉato estas atingebla per daŭra konsumo de freŝaj folioj kaj akvo aŭ alkoholaĵo, kiu lasta estas strikte malpermesita en Jemeno kaj estas aĉetebla nur sur la nigra merkato kiel kontrabandaĵo.

La ĉat-folioj estas formitaj al buloj en la buŝo, kiuj povas atingi eĉ la grandon de tenispilko ĝis vespero.

Dum maĉado de la ĉat-folioj, la efikaĵo ĉatino absorbiĝas tra la buŝa muko.

La efiko similas al tiu de la amfetamino, sed pli malforta kaj samtempe pli eŭforiiga interne. Spite al tio, la konsumantoj elradias letargion ekstere.

[redakti] Eksteraj ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj