Ĥelidredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Common Snapping Turtle Close Up.jpg

La Ĥelidredoj, nome Chelydridae, estas familio de testudoj kiu havas sep formortintajn kaj du vivantajn genrojn. La nunaj genroj estas Chelydra, nome Serpentotestudoj, kaj Macrochelys, el kiu ties plej granda parenco nome la aligatora testudo (Macrochelys temminckii) estas la ununura specio. Ambaŭ estas endemiaj de la Okcidenta Hemisfero. La formortintaj genroj estas la jenaj: Acherontemys, Chelydrops, Chelydropsis, Emarginachelys, Macrocephalochelys, Planiplastron, kaj Protochelydra.