Ĥoŝutoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥoŝutoj
etno
Oiratoj
Suma populacio
382
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ĥoŝutoj, Khoshut (mongole: Хошууд, ᠬᠤᠱᠤᠳ, qoşūd, em ĉina 和碩特; laŭvorte "Okflaguloj," el mezmongola lingvo qosighu "flago") estas unu el la kvar ĉefaj subgrupoj de la Oiratoj. Origine la Ĥoŝutoj estis unu el la Ĥorĉinaj triboj en sudorienta Mongolio, sed meze de la 15-a jarcento ili migris al okcidenta Mongolio kaj iĝis aliancanoj de Oiratoj por kontraŭi la centran mongolan militpovon. Ilia reganta familio Galŭas estis Hasarid-Ĥorĉinaj Mongoloj kiuj estis deportitaj de okcidentaj mongoloj.

La Ĥoŝutoj por la unua fojo aperis en la 1580-aj kaj ĉirkaŭ la 1620-aj jaroj estis la plej povaj el la Oiratoj, kondukis aliajn al konverto al Budhismo. En 1636 Güŝi Ĥano kondukis multajn Ĥoŝutojn okupi Kokenuur (Ĉinghajo), kaj li estis surtronigita kiel reĝo de Tibeto fare de la Kvina Dalai-lamao. La Ĥoŝuta Ĥanlando estis establita en 1642. Iom post 1645, lia frato Kondeleng Ubaŝi migris al la regiono de Volga, kie aliĝis al la Kalmukoj. Tamen, multaj Ĥoŝutoj restis en la Oirata hejmlando Ĝungario kun Oĉirtu Secen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
  • Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
  • Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
  • Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
  • Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0