Ŝablono-Diskuto:Homrilataj geografiaj informkestoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ke vere necesas apartaj informkestoj pri ĉiaj kategorioj de objektoj, por kiuj eble nur ekzistas uzo en 20 paĝoj (aŭ eĉ malpli). Eĉ pri kategorioj de pli larĝa uzado funkcias ĝis nun bone sen: ekzemple ne senteblas manko de "informkesto moskeo". Ĉiuj paĝoj pri moskeo, kiujn mi konas, perfekte uzas {{Informkesto geografiaĵo|moskeo}} (vidu ekzemple la paĝon koro de Ĉeĉenio), kaj se oni volus, ankaŭ eblus uzi {{informkesto sakrala konstruaĵo}}. Apartaj informkestoj pri "piramido" (bone funkcias "informkesto konstruaĵo" kiel pri la Piramido de Cestio, aŭ alternative "informkesto geografiaĵo|konstruaĵo" pri la Piramido de Keopso), "tunelo", "cirko", "kazino", "aŭtovoja kruco", "infana fervojo" (kio pri "informkesto amuzparko"?) vere ne necesas. Mi rekomendas, sekvi la ruĝajn ligilojn kaj tie meti dokumentadon kiu rekomendas kun ekzemplo kiel elturniĝi - tiel ĉiu ajn havus pretan rekomendon kaj ne devos serĉi similteman paĝon por de tie preni ideon. Do la ideo estas anstataŭ ruĝa "Informkesto moskeo" en la superrigarda listo noti ligilon al "Ŝablono:Informkesto moskeo/dokumentado", kaj tie meti la rekomendojn pri la du bonaj alternativoj kun kopiopreta ekzemplo. Ne tute klaras al mi, ĉu saĝus meti alidirektigon de "Informkesto moskeo" al ".../dokumentado" aŭ ĉu tio nur dorlotos homojn skribi en paĝoj {{Informkesto moskeo}}, sen ajna parametro, fidante ke se iu informkesto ekzistas kaj aŭtomate prenas ĉiujn eblajn informojn el vikidatumoj, tiam pri ĉiuj temetoj ekzistos informkestoj kaj ĉiuj aŭtomate prenos ĉiujn eblajn informojn el vikidatumoj. Efektive ekzistas jam relative multaj artikoloj pri malsanulejoj, kiuj plejparte vivas sen informkesto, kvankam tie samkiel pri piramidoj (aŭ kazinoj, hoteloj, prizono, diplomata misio ktp.) "informkesto konstruaĵo" aŭ alternative "informkesto geografiaĵo|konstruaĵo" perfekte taŭgus. Sed ĉi tie postulatas eĉ du kreendaj variaĵoj "informkesto malsanulejo" kaj "informkesto hospitalo" (kvankam laŭ mia kuracista kompreno la du vortoj estas plene sinonimaj). Ĉu eble ankoraŭ krei variaĵojn "informkesto kliniko", "informkesto hospico", "informkesto flegejo" kaj "informkesto lazareto"??? Eblus, se oni nepre havas tro da tempo, sed laŭ mi estus sensenca malŝparo de energio! ThomasPusch (diskuto) 12:19, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]