Ŝablono-Diskuto:Horzonoj en Rusio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara @DidCORN: vi en aprilo 2023 ŝanĝis la mapon de la horzonoj en Rusio. Tio kompreneble principe estas bona ideo, ĉar la malnova ne plu validis. Sed vi ne atentis, ke pro la ŝanĝo la koloroj ŝanĝiĝis en la mapo, sed kompreneble ne en la esperanta informkesto. Pli malpli ankoraŭ eblas diveni kiuj koloroj rilatas al kiu horzono, sed ne bone - sencas adapti la kolorojn de la esperanta informkesto, se koloroj en la mapo ŝanĝiĝas. Mi ne volas skoldi vin pro via malatento, ĉar klaras ke ni ĉiuj estas volontuloj, kiuj foje hastas, kaj al ni ĉiuj okazas eraroj. Sed mi tamen petas vin en venontaj kazoj ankoraŭ iom pli atenti kiujn sekvojn en preta paĝo faras viaj redaktoj. Se vi ne scius kiel eblas adapti la kolorojn en la informkesto, kompreneble eblas serĉi helpon, sed unue gravas konscii ke io ŝanĝiĝis per la redakto ĵus farita. Ĉu bone? Sincere ThomasPusch (diskuto) 14:05, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas, pri kiu artikolo vi rilatas, mi ne retrovas tiun mapon?.DidCORN (diskuto) 16:24, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Finfine mi retrovis la mapon. Mi vidas, ke vi iam korektis la kolorojn, dankon. Antaŭe, mi multe laboris por adapti le kolorojn, kiam mi ĝisdatigis la mapon, sed vi pravas ne tute bone. Amike.--DidCORN (diskuto) 09:42, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]