Ŝablono-Diskuto:Informkesto Esperanto-libro/dokumentado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "#" kiel simbolo por "nombro" estas internacie komprenebla? Mi opiniis, ke tio estas usonaĵo. --PaulP - Disk. 15:09, 14. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Mi pensas, ke "#" estas tute nekomprenebla, senbezona kaj superflua. Ĉu mi forigu ĝin el la ŝablono? Krome la ŝablono povus estu uzataj por neesperanta literaturo. Sed Kerio tro urĝe alinomis ĝin. Ĉu mi malfaru tion? Kore --Tlustulimu 15:12, 14. Apr 2009 (UTC)
Jes, mi do sugestas forigi. La vorto "paĝoj" ja sufiĉe klare indikas, ke temas pri la kvanto. Ankaŭ mi ne vidas tujan kialon havi apartan ŝablonon por Esperanto-libroj kaj alilingvaj. Mi voĉdonas do por renomado al "Informkesto libro". --PaulP - Disk. 15:21, 14. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paulo. Mi ĵus forigis la superfluan "#". Kore --Tlustulimu 15:37, 14. Apr 2009 (UTC)
Mi alinomis ĝin, ĉar el la titolo ne estis klare, ĉu temas pri libro eldonita en E-o aŭ ne. Por libroj neesperantaj servas {{Informkesto Libro neesperanta}}. Kerio 15:17, 14. Apr 2009 (UTC)
Tiu ĉi ŝablono ligas al kategorio:Esperanto-libroj. Se vi volas, ke ĝi estu uzata ankaŭ por neesperantaj libroj, mi deziras al vi gajan laboron dum alinomado de kategorioj kaj paĝoj rilataj al ĝi. Kerio 15:26, 14. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. La enkategoriiga problemo certe estas solvebla per aldona parametro kaj parsera programado. Kore --Tlustulimu 15:49, 14. Apr 2009 (UTC)