Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzikalbumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekpropono poluri la ŝablonon[redakti fonton]

Karaj, tiu ŝablono necesigas multe da klarigo pri uzo, ĉu ne? Kaj mi penas, ke kelkaj eroj povas esti polurota (ekz-e produktisto al produktoro). Cetere, kio estus la malsameco inter Nomo kja Titolo? Kio estus la kampoj tratempe, ĉi-albumo, krome?...--Fernando Maia Jr. 11:53, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Fernando. Mi kontraŭas la ŝanĝon de la parametro produktisto al produktoro, ĉar la formo produktisto sekvas la esperantolingvan vortfaradon, dum ke produktoro estas tute aparta radiko laŭ iuj eŭropaj lingvoj. Mi pensas, ke ne necesas plikompligi esperanton. Kore --Tlustulimu 12:30, 9. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Tlus! Vi pravas, ke produktoro estas laŭdire "eŭropaĵo", tamen ĝi regas en la muzika medio, ĉu ne? Vikipedio mem havas artikolon produktoro kaj Vinilkosmo kaj MusicExpress, eble niaj ĉefaj iniciatoj pri muziko en Esperanto abunde uzas tiun vorton. Mi mem ne tiom ŝatas produktisto, ĉar multfoje la tiel nomataj "produktistoj" ne estas "istoj" mem. La sufikso "isto" indikas profesion, ne tiumomentan okupon. Eble do "produktanto" kaj "produktinto" pli tauĝas, se ni serĉas pli puran esperantan vorton. Tamen mi ne disputos pri tio; "produktisto" ne tiel malbonas kaj la uzo de tiu formo ankaŭ ne malabundas. Kion mi volas atentigi mem, ĝi estas, ke la ŝablono vere bezonas nepran poluradon. Ekz-e ĝi ligas al mistitolita artikolo "musika ĝenro" ktp. Mi laboros sur ĝin nun.--Fernando Maia Jr. 13:02, 9. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Fernando. Mi pensas, ke anstataŭ produktisto ankaŭ eblas produktejo, ĉar fakte ja temas pri firmao, kie oni produktas la koncernaĵon. Tiel ni ja bone povas eviti la formon produktoro. Kore --Tlustulimu 13:22, 9. Okt 2008 (UTC)

Resaluton, Tlus! Mi provis plibonigi ĝin, sed verŝajne mi ne scias, kiel fari tion. Ve! :-( Mi provos lerni nun. Mi sugestas la jenajn plibonigojn:

  • forlasi la pluralilo "(j)": laŭ mi ĝi malpoluras la kadron, ĉu kosenteble?
  • korekti la eron "Ĝenro", kiu nuntempe ligas al "muSika ĝenro", ne al muzika ĝenro.
  • ŝanĝi la eron "Firmao" al "Eldonejo": rimarku, ke oni traktas Vinilkosmo kiel eldonejo, ne kiel "registrofirmao"; krom tio jam estas artikolo muzikeldonejo, al kiu devas ligi la ero "Firmao" fariĝonta "Eldonejo".
  • ŝanĝi la eron "Produktisto" al "Produktita de": tiel ni 1) evitas tiun diskuton, 2) ne devigas decidon pri homo aŭ produktejo, 3) evitas la malbela pluralilo "(j)".

Kion vi pensas? Krome, ni devas klarigi la celoj de ĉiu ero. Al mi ankoraŭ restas malmulte klaraj la eroj "Antaŭa albumo", "ĉi albumo", "krome"... Samkore.--Fernando Maia Jr. 13:32, 9. Okt 2008 (UTC)

Mi ĵus korektis la ligilon al Muzika ĝenro, ĉar tio ne influas la parametron, kiu troviĝas en la koncerna parto de la ŝablono. Kaj mi ĵus rigardis, kiom ofte la ŝablono estas uzata. [1] nur montras unu paĝon. Do ni povas iom post iom plibonigi ĝin. Kore --Tlustulimu 13:39, 9. Okt 2008 (UTC)
Tamen, Tlus, rimarku, ke la ĵus kreita 15 years on Death Row ankoraŭ ligas al "muSika ĝenro". Kion do? :-( --Fernando Maia Jr. 13:49, 9. Okt 2008 (UTC)
Mi uzas ĉe "miaj preferoj" la aldonaĵon Vivanta horloĝo, kiu aperigas supre tuj apud la elsaluta ligilo duuman horloĝon. Se mi alklakas ĝin la koncernata paĝo estas refreŝigata. Kaj mi ĵus faris tion kun la menciita paĝo. Kore --Tlustulimu 13:59, 9. Okt 2008 (UTC)

Ŝablona kategorio[redakti fonton]

Tlus! Nu, ĉu vi rimarkis, ke la ŝablono donas strangan ŝablonan kategorion? Mi provis korekti tion, provizore aldonante alian kategorion, kia Kategorio:Artikoloj kun informkesto por muzikalbumoj. Tio helpus nin kontroli (per alia rimedo krom tiu indikita de vi pli supre), kiuj artikoloj uzas la ŝablonon. Nu, la kategorio eĉ aperis sub la artikolon 15 years on Death Row, sed neniu artikolo aperas enlistigita en la kategorio... Ve, ŝablonoj ja sentigas min kiel veran stultulon!... :-( --Fernando Maia Jr. 20:10, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Fernando. Mi ĵus korektis la koncernan ŝablonan kodon. Tie enestis superflua parseraĵo kun {{#ifeq:. Tial ne povis funkcii. Kore --Tlustulimu 11:05, 10. Okt 2008 (UTC)
Bonege, Tlus. Vi estas tre lerta knabo! :-) Sed ŝajnas, ke 15 years on Death Row ne aperas en la kategorio... :-( Ĉu vi scias kial? Ĉu temas pri alia fuŝaĵo de mia parto?--Fernando Maia Jr. 16:13, 10. Okt 2008 (UTC)

Fundamentaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono estis tute fundamente ŝanĝita. Sur kiu (eventuale) alilingva versio ĝi nun baziĝas? La kodo ja estas nun terure preskaŭ ne plu legebla. - Krome mi ĵus remetis la informkestan formatigon per la CSS-klaso "infobox" por atingi unuecon. Kore --Tlustulimu 18:52, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis la ŝablonon, ĉar mi volus okupigis ĉefe pri muziko (sed ne nur :D).
Mi tradukis la italan ŝablonon ĉar ĝi estas kompleta kaj oni povas aldoni aŭtomate kategoriojn pri jaro, ĝenro kaj aŭtoro de la muzikalbumo. Se vi havas demandon pri la funkcio de ĉi ŝablono, bv skribi min. Mi klarigos ĉion. --→ Airon 19:00, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton, Airon90. Ĉu vi atentis, ke jam kelkaj artikoloj uzis la malnovan version de la ŝablono? En tiaj kazoj ja necesus transpreni la malnovajn parametrojn en la novan ŝablonon. Momente mi ne havas sufiĉe da tempo por rigardi, ĉu la jam ekzistintaj paĝoj ankoraŭ nun bone funkcias. Kore --Tlustulimu 19:16, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton, ankaŭ mi ne havas sufiĉe da tempo por redakti ĉiujn paĝojn, kiu uzas la ŝablonon. Se iu volus helpi min... :)
Memoru, ke estas diskuto ĉi tien pri la nomoj de la kategorioj! --→ Airon 19:40, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Airon90. Mi ĵus rerigardis la ŝablonan kodon kaj trovis iujn koderojn "hiddenstructure" en ĝi. Jam en 2009 mi proponis sur la diskuta paĝo de la Vikiprojekto pri ŝablonoj anstataŭigi tion per parseraj funkcioj. Sed la ŝablono eĉ enhavas iun strangan mikson el la CSS-klaso kaj parseraĵoj. Tio ja kaŭzas dum la ŝablona uzado en artikoloj, ke ĉe ne difinitaj parametroj tamen estas servile (angle: server) liverata la koncerna informkesta peco al la leganto, sed tie per CSS kaŝita. Kaj tio kaŭzas servilan trafiko-malŝparadon. Do mi proponas, ke ni estonte rezignu pri la mikso kaj nur uzu {{if: ktp. Mi jam adaptis aliajn ŝablonojn laŭ mia propono. Krome en la menciita diskutopaĝo troviĝas informeto pri la maniero ŝanĝi la kodigon. Kore --Tlustulimu 18:52, 3. Mar 2010 (UTC)

Dokumentaĵo sub la malnova titolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la dokumentaĵon Ŝablono:Informkesto Disko/dokumentado, kiu ĝis 2008 apartenis al la koncerna ŝablono (Ŝablono:Informkesto Disko, nun alidirektilo). Sed tiam ĝi ne estis kune kun la ŝablono alinomigita. Ĉu ni povus transpreni iujn informojn el ĝi? Ĝi ekz. enhavas iun ekzemplon, kiu nur estas iom malplena. Kore --Tlustulimu 18:40, 3. Mar 2010 (UTC)

Neebleco kontroli eventualajn ŝanĝojn[redakti fonton]

En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 08:11, 6. Sep 2010 (UTC)

class="hiddenstructure"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus forigis kelkajn class="hiddenstructure". Sed ankoraŭ estas kelkaj tiaj kodoj, iomete malfacile forigeblaj. Kiu havas ideon? --Tlustulimu 18:08, 20 Jul. 2011 (UTC)

Ĉar kelkaj kodoblokoj kun class="hiddenstructure" estas sufiĉe komplikaj kaj malfacile legeblaj, mi kontinuos morgaŭ. Eble mi tiam eĉ sukcesos forigi ĉiujn restintajn class="hiddenstructure". --Tlustulimu 18:45, 20 Jul. 2011 (UTC)
Saluton. Mi ĵus forigis la restintajn class="hiddenstructure"-kodojn kaj korektis la koncernajn kodoblokojn. En la artikolo 15 years on Death Row la informkesto aspektas kiel antaŭe, sed ĝia fontokodo mallongiĝis. Do la partoj kun class="hiddenstructure" ne plu estas liverataj de la servilo. En la artikolo Elements Pt. 1 la videbla "kronologio" restis la sama, sed en la fontokodo malaperis la kaŝitaj partoj. --Tlustulimu 17:13, 22 Jul. 2011 (UTC)

Reuzata switch-kodo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke kelkaj {{#switch:-blokoj estas kelkfoje reuzataj. Tial mi proponas ŝanĝi ilin al subŝablonoj. Eble kelkaj el ili eĉ uzeblus subŝablone en aliaj informkestoj. Krome subŝablonoj povas iomete faciligi la ŝanĝadon, ĉar ja nur necesus unu ŝanĝo tie, sed ne plu kelkfoje la sama en la ĉefa ŝablono mem. --Tlustulimu 18:05, 22 Jul. 2011 (UTC)

Propono en alia paĝo[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu legi mian proponon. --Tlustulimu 18:16, 29 Jul. 2011 (UTC)

Vikisintakso[redakti fonton]

Kio estas vikisintakso? Uzanto:Hfgjgfxc 13:55, 21 jun. 2022 (UTC)[Respondi]