Ŝablono-Diskuto:Librokovrilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la uzo de tiu ĉi ŝablono - nomata "koverto de libro" - mi supozas, ke ĝi temas pri kovriloj de libroj. Bedaŭrinde la ŝablono estas multe uzata, kaj ne facilas ŝanĝi ĝian nomon, escepte per roboto. – Umbert' 21:57, 30. Jan 2010 (UTC)

Umbert' tute pravas. Ekzistas titolo ŝablono:librokovrilo, kiu ĝis nun funkciis kiel alidirektilo ĉi-tien, al "ŝablono:koverto de libro". Mi proponas inversigi la direkton, do nomi la ŝablonon "librokovrilo" kaj alidirektigi de la titolo "ŝablono:koverto de libro" al ŝablono:librokovrilo. Bonvenas en dua paŝo per roboto tekste anstataŭigi la signaron "ŝablono:koverto de libro" per "ŝablono:librokovrilo", sed tamen jam la unua paŝo estas movo en pli ĝustan direkton. ThomasPusch (diskuto) 15:42, 29 Maj. 2014 (UTC)
Ĉar hieraŭ ĉe mi fine estis escepte pluva posttagmezo, sekve forfalis familia ekskurso kaj mi havis neatenditan liberan tempon, mi prenis tiun tempon kaj - post realigo de la supra propono nomi la ŝablonon "librokovrilo" - mem sen roboto trarigardis la unuopajn dosieropriskribojn utiligantajn la antaŭan ŝablononomon "koverto de libro". Celo ne nur estis tekstobloke meti la pli ĝustan nomon "librokovrilo" (jen nur unu klako po paĝo), sed ankaŭ ekhavi al mi suman impreson pri kiuj unuopaj bildoj de librokovriloj vere temas. Post la trarigardo, la alidirektigo "ŝablono:koverto de libro" (al "ŝablono:librokovrilo") nenie plu uzatas.
Indas reklarigi, ke la vortumo "koverto de libro" vere ne ĝustas ĉi-tie: koverto estas papera, kutime rektangula sako por poŝta sendado de afereto, librokovrilo estas kartona eksteraĵo de libro, meze (ĉe la "librodorso") bindita, tiel ke eblas multfoje malfermi kaj fermi libron, por atingi unuopajn paĝojn - ekzisto de librokovrilo ne signifas ke eblus sen plia enpako poŝte sendi libron, ĉar ĝi poŝtvoje malfermiĝus kaj la internaĵo difektiĝus. Pro tiu neĝusteco uzi terminon "koverto de libro" en senco de "kovrilo de libro" mi proponas plene forpreni la nun tute ne plu uzatan ŝablononomon "koverto de libro", por eviti pluan disvastigon de la neĝusta vortuzo, kaj realigas tiun proponon. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 30 Maj. 2014 (UTC)