Ŝablono-Diskuto:Prononco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu spertulo pretas rigardi tiun ĉi ŝablonon? La opcio kun 2 parametroj ja ne funkcias. PaulP@diskkont 06:56, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Paul. Per kiu foliumilo vi rigardis la ekzemplon el la ŝablona dokumentado? Mi uzas Fajrovulpon 23 kaj tie aperas ŝpruchelpilo, se la muso tuŝas la interkrampan transskribon per esperanta alfabeto. Ĉu la teksto eble fariĝu rekte videbla? Se jes, ĉu ĉiam, se la dua parametro estas uzata? --Tlustulimu (diskuto) 07:16, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Ho, nun mi vidas. Mi ne venis al la ideo musumi super la ŝablono. Bone! Sed mi aldonos tion en la dokumentado. Tie oni ja ne diras, ke aperas ŝprucfenestro. Krome en la ekzemplo oni uzas dikajn literojn por la akcentita silabo, kio laŭ la konvencio en Vikipedio:Prononchelpilo estu majuskloj. Mi adaptos ankaŭ tion. Dankon! PaulP@diskkont 08:12, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Redaktado[redakti fonton]

Karaj Petr Tomasovsky kaj Tlustulimu! Mi rimarkas ke vi lastatempe redaktis tiun ŝablonon - se mi bone komprenas, kun la celo aldoni ligon al sondosiero, kaj aldone ankaŭ ligon al IFA. La intenco estas bona, sed bedaŭrinde tiuj ĵusaj redaktoj nun fuŝigas la aspekton de pluraj miloj da artikoloj kiuj uzas la ŝablonon. Iuj vikipedianoj jam komencas forigi el artikoloj la ŝablonon kiu nun ne plu funkcias kiel atendite (ekz-e Jane Austen). Por protekti nian Vikipedion de kadukiĝo, mi insiste petas vin ke vi por nun restarigu la ŝablonon al la antaŭa stato, kaj repripensu alian manieron kiel eblas atingi la intencitajn celojn sen rompi plurajn milojn da ekzistantaj uzadoj. (Ekzemple, unu ebleco povus esti la aldono de novaj, ne jam uzataj parametroj; alia, la kreo de nova, alternativa ŝablono.)

Notu ke miloj da artikoloj fakte uzas la ŝablonon tiel kiel klarigis la dokumentado antaŭ la ĵusaj ŝanĝoj: La unua parametro estas ne laŭ IFA, sed laŭ Vikipedio:Prononchelpilo, kaj ĝuste tien direktis la hiperligo. Nun anstataŭe la leganto estas plusendata al IFA, kio tute ne kongruas kun la nuna, fakta uzado. Mi petas malfari tiun ŝanĝon plejeble rapide. Antaŭdankon por via kompreno!

Amike, Moldur (diskuto) 19:57, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur. Mi fakte riparis la fuŝan ŝanĝon de Petr, ĉar li subite ekuzis eĉ Lua-modulon, sed enplektis ĉikaze neuzeblan. - Se la plej multaj artikoloj nun tamen aperas fuŝe, mi preferus apartan ŝablonon. Ĉu ĝi eble nomiĝu "IFA-prononco"? Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:10, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus transmetis la "novan" kodon al la nove kreita ŝablono {{IFA-prononco}} kaj ankaŭ malfaris la ŝanĝon de la dokumentado. Sed mi ligis tie al la nova ŝablono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Tre bone! Mi kore dankas vin. - Amike, Moldur (diskuto) 21:47, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]