Ŝablono-Diskuto:Situo sur mapo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Aldonoj laŭ ŝablono en germana vikivojaĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi hieraŭ trovis interesan ŝablonon en la germana vikivojaĝo, nome wikivoyage:de:Vorlage:Location_map. Mi ŝatus transpreni kelkajn parametrojn ne el sed laŭ ĝi. Transpreno el ĝi ja pro tre granda malsimileco de la kodigo ne eblas. Temas pri la jenaj:

  • places = lokoj (Ĝi jam estas en {{situo sur mapo/+}})
  • captionstyle = Titola stilo

Krome en la tiea ekzemplo aperas pli ol unu punkto. Tio momente nur eblas per {{situo sur mapo/+}} kune kun {{situo sur mapo/~}}. Mi pensas, ke la dua helpoŝablono funkcie similas al Location map addLocation. Eble ni ja povus krei alidirektilon Ŝablono:Situo sur mapo/lokigo aŭ simile al {{situo sur mapo/~}} laŭ tio.

Mi ankaŭ ŝatus aranĝi varianton de Location map addObject, se eblas. Per tio ni povus aldoni ion alian ol markilon al la mapo. Eble la koncerna ŝablono povus ricevi la titolon Ŝablono:Situo sur mapo/objekto aŭ simile.

Ĉu mi faru tion? Se jes, mi unue aldonus tion al {{situo sur mapo/provejo}} kaj testus en {{situo sur mapo/testoj}} por eltrovi, ĉu estas kromefikoj kaj ĉu ĝi bone funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 23:36, 3 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu reagis nek kontraŭis mian proponon ekde pli ol jaro, mi hieraŭ realigis ĝin. Krome mi aldonis ekzemplon al la ŝablona dokumentado. Mi ankaŭ aldonis plian novan trajton, kiu estas priskribata en la ĉapitro "Kun mapo en angulo" de la dokumentado. Rilataj testo troviĝas sur la paĝo Ŝablono:Situo sur mapo/testoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 21 Mar. 2014 (UTC)

Aldono laŭ ŝablono en la rusa vikipedio[redakti fonton]

Saluton. Antaŭhieraŭ mi aldonis ses pliajn parametrojn al la provejaj versioj de {{situo sur mapo}}, {{situo sur mapo/~}} kaj {{situo sur mapo/~*}}, laŭ la rusa ŝablono "ПозКарта". Tie eblas havi alternativan specon de markilo, kiu povas esti cirklo aŭ kvadrato. Jam videblas sur Ŝablono:Situo sur mapo/ekzemploj je la fino, ke tio bone funkcias. - Ĉu mi metu tiun aldonon en la "normalajn", neprovejajn ŝablonojn? - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:36, 13 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Ĉar la aldonoj estas relative malgrandaj kaj dum miaj testoj mi ne rimarkis kromefikojn, mi ĵus metis la aldonojn en la supre menciitajn ŝablonojn kaj eĉ aldonis ekzemplojn al la dokumentado de la ĉefa ŝablono. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]