Ŝablono-Diskuto:Taksonomio/dokumentado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue: Mi ĵus (laŭ la dokumentade listigita peto) tradukis la parametrojn pri "range map" al "mapo de vivoteritorioj" - iom multlitere, sed laŭ mi iom pli klare ol "mapo de vivejoj" aŭ "mapo de distribuo" ktp. Sed la anglaj parametroj ankoraŭ ne estas forigitaj, ĉar ili ĝis nun ja aplikatas ŝablone en la artikoloj kaj robote devus esti anstataŭigitaj antaŭ ol oni definive forprenas la eblecon uzi la anglajn parametrojn pri "range map".

Due: En la dokumentado estas noto "bonvolu iu korekti mallongigojn kaj tekston en konserva statuso". Sed al mi ŝajnas, kvazaŭ la traduko intertempe jam faratus kaj bone funkcius. Ĉu estas tiel? Se jes, eblus forigi la noton.

ThomasPusch 17:22, 23. Sep 2009 (UTC)

PS: Eble ankaŭ bonus alternativa vortumo kiel "mapo pri vivoteritorioj" aŭ "...vivejoj" ... la parametro "priskribo de mapo de vivoteritorioj" - dufoje "de" - vere ne elegantas, sed bonas lasi la komencon "priskribo de..." paralele al la parametro "priskribo de dosiero". Krome mi preferus spacon inter "mapo de (pri) vivoteritorioj" kaj la nombro 2 ĝis 4. Nun mi ne metis ĝin, laŭ la modelo "genro2", "binomo2" ktp, sed la parametro "mapo de vivoteritorioj2 larĝo" aspektas stulte. Logike estus "mapo 2 pri vivoteritorioj", "larĝo de mapo 2 pri vivoteritorioj" kaj "priskribo de...". Ĉu iu havas opinion pri tio?

ThomasPusch 17:50, 23. Sep 2009 (UTC)