Ŝablono:Afiŝo/dokumentado
Jen ŝablono por alŝuto de bildo pri afiŝo de kineja filmo aŭ socia evento, kiu havas propran vikipedian artikolon, kaj la afiŝo, prefere en informkesto, konsideratas esence grava por rekoni la temon kaj bildigi la artikolon. Resume: La dosiero plenumu la kondiĉojn de justa uzo, kiel aplikata en la esperantlingva vikipedio.
Por alŝuto de dosiero laŭ "justa uzo" nur al la esperantlingva vikipedio, ne al la vikimedia komunejo (kie dosieroj laŭ "justa uzo" ne permesatas), tajpu la vortojn "specialaĵo:alŝuti" (aŭ angle "special:upload") en la serĉilon, kaj malfermiĝos la loka alŝuta formularo.
Krom la ŝablononomon {{afiŝo}} plenumu la formularon por alŝutoj laŭ justa uzo
{{Informkesto justa uzo |Priskribo = |Fonto = |Artikolo = |Kvanto = |Malkvalita_distingivo = |Kialo = |Anstataŭeco = }}
kaj klare indiku la fonton de la dosiero, priskribu ĝin, nepre indiku (sen internaj ligiloj) la artikolon kiun la afiŝu bildigu, vortumu kialon por justa uzo de la dosiero kaj ke libere licencigita anstataŭaĵo ne haveblas.
Ekzemplo:
Kialo por nelibera / justuza dosiero por Schindler's List | |
---|---|
Priskribo |
afiŝo pri la kineja filmo Schindler's List |
Fonto |
la angla vikipedio, kie la dosiero havas statuson de justa uzo, origine la jena retejo |
Artikolo | |
Kvanto uzata | |
Ĉu malkvalita distingivo? |
nur 250 × 370 rastrumoj resp. 92 KB |
Kialo por uzi |
Por rekono de kineja filmo en enciklopedia artikolo pri ĝi esencas tipa rekona bildo, plej bone filmafiŝo, kaj |
Ĉu anstataŭeco? |
libere licencigita dosiero alternativa pro la kopirajtaj limigoj de komerce distribuataj filmoj ne haveblas kaj supozeble ankaŭ estonte ne haveblos. |