Ŝajna povumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transformatoro kun ŝajna povumo de 100 kVA .

La ŝajna povumo estas elektroteknika grando, kiun oni devas konsideri dum transmisio de elektra energio per alterna kurento. Kutime ĝi ne egalas al la aktiva aŭ efika povumo kiu estas transdonita al la uzanto kaj utiligata por produkti varmenergion, mekanika energion aŭ alian energiformon.

La kvociento de la aktiva povumo per la ŝajna povumo estas nomata faktoro de povumo. Kiam la faktoro de povumo egalas al 1, kurento kaj tensio estas en fazo kaj la ŝajna povumo egalas al la aktiva povumo.

La ŝajna povumo estas uzata por determini la dimensiojn de la elektraj instalaĵoj kaj ĝi estas ankaŭ la nominala povumo de maŝino. La mezurunuo la ŝajna povumo estas la voltampero (VA), kiu ebligas distingi ĝin de la aktiva povumo mezurata en vatoj.