Ŝevlino (aerodromo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝevlino (aŭ Pjatnica) estas malgranda aerodromo por privataj aviadiloj en Moskva provinco. Ĝi situas en distrikto Solneĉnogorsk apud Istra baraĵlago kaj vilaĝo Ŝevlino.

Aerodromo[redakti | redakti fonton]

La aerodromo estis solene malfermita la 25-an de aŭgusto 2012[1]. Nun ĝi estas uzata kiel aerodromo por privataj aviadiloj. Krome, oni proponas al dezirantoj organizi flugojn en lokaj aviadiloj ĉirkaŭ la flugkampo, pro tio ĝin vizitas multaj ŝatantoj (plejparte - somere kaj en semajnofino). Nun tie estas kelkaj dekoj da diverstipaj malgrandaj aviadiloj.

Ĉi tiu aerodromo estas ankaŭ unu el centroj de glisila sporto.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

  • La 14-15-an de marto 2014 en Ŝevlino okazis granda festivalo de helikopteroj kaj aviado[2][3].

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Reago de vilaĝanoj[redakti | redakti fonton]

Multaj loĝantoj de proksima vilaĝo Ŝevlino malaprobas tiun aerodromon, asertante, ke ĝia uzado rompas iliajn rajtojn. Laŭ raporto de federacia televidkanalo TVCentr la 25-an de junio 2012, jam tiutempe multaj flugoj ĉirkaŭ la flugkampo kaŭzas problemojn:

  • aviadiloj elflugadas super la loĝejoj, pro kio ekde mateno ofte estas forta bruo; krome, tio ebligas aviadilan akcidenton, pro kio en vilaĝo eblas incendio;
  • dum disvastigo de la aerodromo oni rompis vojojn ĝis kelkaj domoj (oni asertas, ke tio jam kaŭzis morton de malsana vilaĝanino, kiam ambulanco ne ekpovis alveturi al ŝia domo).

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Dum funkciado de aerodromo okazis multaj aviadilaj akcidentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]