Ŝukorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metala ŝukorno

Ŝukorno estas ilo uzata por facile glitigi la piedon en la ŝuon. Speciale se temas pri novaj ŝuoj, kiuj ankoraŭ ne estas 'uzadaptitaj', ĝi povas esti utila instrumento. Tial la ŝukorno ofte estas uzata en ŝuvendejoj.

La ŝukorno ankaŭ preventas la difektiĝon de la kalkanuma ŝupeco dum la surmeto de la ŝuo. Per la ŝukorno la piedo pli facile ŝovas en la ŝuon kaj la kalkanparto de la ŝuo ne faldas internen, pro kio la postaĵo restas firma.

En antaŭaj tempoj la ilo estis farita el laŭlonge segita korno sed nuntempe plejofte el metaloplasto.

Uzo de ŝukorno

Vidu ankaŭ