Ŝuo (dio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝuo
H6 G43 A40

Ŝuo, egipte: Sw [ŝu], estis edzo de Tefnuto. Ŝuo estis dio de aero kaj lia nomo signifis malpleno. Li kreiĝis el Atumo, kiel elspiro, kiu eliris el la nazo de kreinto. Laŭ alia versio, Atumo eltusis lin. Ŝuo estis prezentata kiel staranta viro, kiu subtenas Nuton (diino de la ĉielo) kaj staras sur Gebo (dio de la tero). La funkcio de Ŝuo estis apartigi la teron kaj la ĉielon.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj