8-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 8-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1929 en Oviedo, Hispanio. Okazis Solena Malfermo kaj diservo fare de Pastro Fournier en la Katedralo de Oviedo. La kongreson prezidis komandanto Giménez Mora. Okazis ankaŭ festeno kaj grupa fotado. Plej historia gravo devenis el la diskuto inter tiuj kiuj postulis por la nacia movado federacion (grupo zaragoza estre de Maynar) kaj tiuj kiuj postulis asocion (madrida grupo estre de Julio Mangada). La solenan fermon en Ĥiĥono prezidis infanto Don Jaime.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.