Aŭstraliaj politikaj partioj
Aŭstralio havas ioman dupartian sistemon, kiu signifas ke ekzistas du grandaj politikaj partioj aŭ kunligitaj partioj, kaj ne facilas por sendependuloj aŭ aliaj partioj gajni seĝojn. Tamen, prefera voĉdonado signifas ke la problemo estas malpli severa por la malgrandaj partioj ol en la plejmulto de aliaj anglalingvaj landoj kiel Usono.
Gravaj politikaj partioj (kaj ties estroj)
La sekvaj partioj havas seĝojn en la nacia parlamento (aŭ Senato aŭ Ĉambro de Reprezentantoj) post la elektado de Aŭgusto 2010.
- Aŭstraliaj Verduloj: Senatano Bob Brown
- Aŭstralia Labora Partio: Julia Gillard MP
- Familioj Unue Partio: Senatano Steve Fielding
- Liberala Partio de Aŭstralio: Tony Abbott MP
- Nacia Partio de Aŭstralio: Warren Truss MP
Du politikaj grupoj majstras la Aŭstralia politika sfero.
Unu estas konservema grupo de partioj kiuj estas nune kunligitaj je la tutlanda nivelo kaj en kelkaj ŝtatoj, sed konkuras en aliaj ŝtatoj. La ĉefa partio en ĉi tiu grupo estas la Liberala Partio, centrodekstrema novliberalisma grupo. La dua estas la Naciistoj, partio kiu reprezentas kamparajn interesojn - precipe unuranga industrio. La tria membro estas la Kampara Liberala Partio, kiu estas la ununura reprezentanto de ambaŭ partioj en la Norda Teritorio. Kolektive, ĉi tiuj partioj estas nomitaj la Koalicio.
La alia partio estas la Aŭstralia Labora Partio (ALP), centromaldekstrema partio starigitaj de la sindikatoj.
Historie, subteno por aŭ la Koalicio aŭ la Labora Partio estis ofte konsiderate kiel bazita je klaso: la meza klaso ĝenerale subtenis la Koalicion kaj la laborista klaso ĝenerale subtenis la Laboran partion. Nun, ĉi tio estis malpli grava faktoro ĉar dum la 1970aj jaroj kaj la 1980aj jaroj, la Labora partio gajnis sufiĉe granda subteno de la meza klaso kaj la Koalicio gajnis sufiĉe granda subteno de laboristoj.
Malpli gravaj partioj inkluzivas la Aŭstraliaj Verduloj, maldekstrema kaj ekologia partio; la Aŭstraliaj Demokratoj, partio de mezklasaj centremuloj; kaj la Familioj Unue Partio, partio kiu emas al socie konservemaj Kristanoj.
La proporcia reprezentanta sistemo permesas ĉi tiujn partiojn gajni seĝojn en la Senato, sed ili ne ofte povis gajni seĝojn en la Ĉambro de Reprezentantojn. La Verduloj tamen gajnis seĝon en la Ĉambro dum kromelekto en 2002, perdis ĝin en 2004, kaj gajnis malsaman seĝon en Aŭgusto 2010.
Malgrandaj partioj
Neniu el ĉi tiuj partioj aktuale havas seĝojn en la Federa Parlamento, kvankam kelkaj havis ilin pasinte kaj kelkaj havas seĝojn en diversaj Ŝtataj Parlamentoj.
- Aŭstraliaj Demokratuloj
- Aŭstralio Unue Partio
- Aŭstralioj Kontraŭ Plua Enmigrando (AAFI)
- Kristana Demokrata Partio de Aŭstralio
- Civitana Elektora Konsilantaro
- Komunista Partio de Aŭstralio (Marksism-Leninisa)
- Komunista Partio de Aŭstralio (revivigita)
- Kampara Alianco
- Demokrata Labora Partio
- Eks-Servicula, Servicula kaj Veterana Partio
- Fiŝkapta Partio
- Kamioneta Partio
- Grandaj Aŭstralianoj Partio
- Liberala Demokrata Partio de Aŭstralio
- Liberaluloj pro Arbaroj
- Libertarianista Partio
- Malalta Imposto Karburaĵo kaj Biero Partio
- Nacia Agado
- Nova Lando Partio
- Neniu GST Partio
- Neinfanhavaj Gepatroj Partio
- Nuklea Senarmiliga Partio
- Unu Nacio Partio
- Ekstera Amuzo Partio
- Homa Povo Partio
- Progresema Labora Partio
- Pafista Partio
- Socialista Alianco
- Socialista Partio
- Laborista Libereco Aŭstralio
- Laborista Partio
Ekspartioj
- Aŭstralio Partio
- Aŭstralia Partio
- Centra-Linio Partio
- Urba-Kampara Alianco
- Regna Liberala Partio
- Komunista partio de Aŭstralio (1920 - 1991)
- Demokrata Labora Partio
- Senlima Komerca Partio
- Lang Labora Partio Alinome Ne-Komunista Labora Partio
- Liberala kaj Kampara Ligo
- Liberala Movado
- Natura Leĝo Partio
- Nova LM
- Patriota Partio de Aŭtralio
- Protektista Partio
- SA Unue
- Unuiĝintaj Aŭstralianoj Partio
Notoj
- La Aŭstraliaj Verduloj ne formale havas direktiston. Brown estas la plej seniora elektita oficisto de la partio kaj estas traktata de la medio kaj la publiko kiel ĝia direktisto.
Aliaj partioj je la interreto
- Direktoriojn: Aŭstralia Politiko/Jahu Aŭstralio kaj Novzelando
- ABC - Aŭstralianoj pro pli Bona Komunumo
- Agada Partio
- Antaŭigu Aŭstralion Partio
- Alianco pro Libereco de Laboristoj
- Aŭstralia Familia Alianco
- Aŭstralia Vira Partio
- Aŭstralia Progresema Alianco
- Aŭstralia Reformiga Partio
- Aŭstralia Soci-Demokrata Partio
- Aŭstralia Virina Partio
- Civitana Elektora Konsilantaro
- Komunista partio de Aŭstralio
- Komunista partio de Aŭstralio (Marksisma-Leninisma)
- Demokrata Sociista Partio
- Fiŝkapta Partio
- Libera Komerco Partio
- Espero Partio
- Internacia Sociista Organizio
- Libertariana Partio
- Neinfanhavaj Gepatroj Partio
- Progresema Labora Partio
- Republikista Partio de Aŭstralio
- Scienco Teĥnologio kaj Reserĉo Partio
- Socialista Alianco
- Socialista Demokratio
- Socialista Egaleco Partio
- Unueca Partio