Aŭtonoma Regiono Kurdistano
|
|
---|---|
mapo | |
bazaj datumoj | |
ĉefurbo | Arbil |
oficialaj lingvoj | kurde kaj arabe[1] |
prezidanto |
Masud Barzani |
ĉefministro |
Barham Salih |
himno | Ey Reqîb |
loĝantaro | 7.549.842 (2009) |
- loĝdenso | 189 loĝ./km² |
areo | 40.000 km² |
aŭtonomia statuto de | 1970 |
valuto | iraka dinaro (1991 ĝis 2003 "svisa dinaro") |
La Aŭtonoma Regiono Kurdistano (kurde Heremê Kurdistanê) estas aŭtonoma regiono en la nordo de la ŝtato Irako. Ĝi instaliĝis kadre de la "marta manifesto" en 1970, konsentita inter la tiama iraka vicprezidanto Sadam Husein kaj la reprezentantoj de la kurdaj partioj gvide de Molla Mustafa Barzani sub la nomo Kurda Aŭtonoma Regiono. Pro regionaj patriotismaj kialoj en 2005 ĝi ricevis la nunan nomon Aŭtonoma Regiono Kurdistano, por doni oficialan statuson al la etna-geografia termino Kurdistano respektive Kurdio. La politikaj partioj Patriotisma Unio de Kurdistano (PUK) kaj Kurdistana Demokratia Partio (KDP) konsistigas la regionan registaron. La Aŭtonoma Regiono Kurdistano havas propran flagon, propran konstitucion kaj propran himnon, nomatan Ey Reqîb.
Notoj
- ↑ The Kurdistan Region’s official languages for government purposes are Kurdish and Arabic ("la oficialaj lingvoj de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano por registara uzo estas la kurda kaj araba")
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de la regiona registaro
- paĝo en la retejo de la "organizaĵo de nereprezentitaj nacioj kaj popoloj" (UNPO)
- retejo kun bildoj de la neoficiala valuto kurda dinaro