Abdelaziz Belkhadem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abdelaziz BELKHADEM (n. la 8-an de novembro 1945 en Aflou, Alĝerio) estas alĝeria politikisto de la partio FLN, Front de Libération Nationale, Fronto por la Nacia Liberigo.

Inter aŭgusto 2000 kaj majo 2005 Belkhadem estis Ministro pri eksteraj aferoj. Inter majo 2006 kaj junio 2008 li estis ĉefministro de Alĝerio. Post junio 2008 Ahmed Ouyahia transprenis tiun taskon. Ouyahia jam antaŭ la periodo de Belkhadem estis ĉefministro.