Abernethy (Perth and Kinross)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ronda turo de Abernethy

Abernethy estas vilaĝo en Perth and Kinross, Skotlando. En 2006 estis ĉirkaŭ 1,350 loĝantoj.

Abernethy estis eble la sidloko de episkopo de la piktoj kaj estis grava loko de la regno de tiu gento. En 1272 fondiĝis malgranda priorejo. Tamen la vilaĝo famas ĉefe pro ke tie situas unu el la du restantaj rondaj turoj en Skotlando konstruitaj laŭ la irlanda maniero. La turo verŝajne datiĝas de la 11-a aŭ frua 12-a jarcento, kaj ankoraŭ viziteblas.