Ada de Kario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ada de Kario
Persona informo
Ἄδα
Naskiĝo
en Muğla
Morto
en Halikarnaso
Familio
Dinastio Hecatomnids vd
Patro Hecatomnus vd
Gefratoj Mausolus • Idrieus • Pixodarus • Artemisia II of Caria vd
Edz(in)o Idrieus vd
Profesio
Okupo suvereno • satrapo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ada de Kario (antikve-greke Ἄδα) (fl. 377 – 326 a.K.)[1] estis membro de la Domo de Hekatomno (de Hekatomnidoj) kaj reganto de Kario en la 4a jarcento a.K., unu kiel persa satrapo kaj poste kiel reĝino sub protekto de Aleksandro la 3-a (la Granda) de Macedonio.

Agoro de Alinda, fortikaĵo de Ada.

Ada estis la filino de Hekatomno, satrapo de Kario, kaj fratino de Maŭzolo, Artemisia, Idrieus kaj Piksodaro. Ŝi estis edzino de sia frato Idrieus, kiu sukcedis post Artemisia en 351 a.K. kaj mortiĝis en 344 a.K. Je la morto de ŝia edzo, Ada iĝis satrapo de Kario, sed ŝi estis elpelita de sia frato Piksodaro en 340 a.K. Ada fuĝis al la fortikaĵo de Alinda, kie ŝi retenis sian regadon en ekzilo.

Kiam Aleksandro la Granda eniris en Karion en 334 a.K., Ada adoptis Aleksandro kiel sia filon kaj kapitulacis Alinda al li. Reage, Aleksandro akceptis la proponon kaj donis al Ada formalan komandon por la Sieĝo de Halikarnaso.[2] Post la falo de Halikarnaso, Aleksandro revenis al Alinda kaj faris Ada reĝino de la tuta Kario.[3] La populareco de Ada ĉe la popolanoj siavice sekurigis la fidelecon de Karianoj al Aleksandro.

Laŭ turkaj arkeologoj, la tombo de Ada estis malkovrita, kvankam tiu postulo restas nesolvita. Ŝiaj restaĵoj estas montrataj en la arkeologia muzeo de Bodrum.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 377 a.K. estas la dato de la morto de ŝia patro: Gardner, Percy. (1918) A History of Ancient Coinage, 700-300 B.C.. Clarendon Press: Oxford University, p. 303.
  2. Geography. Alirita 1a de Majo 2015.
  3. Wikisource:The Anabasis of Alexander/Book I/Chapter XXIII#64
  4. Carian Princess Hall. Alirita 1a de Majo 2015.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E.D. Carney, "Women and Dunasteia in Caria", American Journal of Philology 126 (2005), pp. 65–91.
  • W. Heckel, Who’s Who in the Age of Alexander the Great, Oxford (Blackwell), 2006, p. 3
  • Attilio Mastrocinque, La Caria e la Ionia meridionale in epoca ellenistica, 323-188 a. C. (Rome, 1979)
  • Stephen Ruzicka, Politics of a Persian dynasty : the Hecatomnids in the fourth century B.C. (1992)
  • Simon Hornblower, Mausolus (1982)
  • George E. Bean. (1971) Turkey beyond the Maeander ISBN 0-87471-038-3. Frederick A. Praeger, London.
  • Wiki Classical Dictionary: Ada
  • Livius, Ada Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine by Jona Lendering
  • Ada from Smith, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology (1867)
  • Photos of Halicarnassus Includes a picture of the skeleton of Ada.