Adriana Lima
Adriana Lima (naskiĝis la 12-an de junio 1981 ) estas brazila fotomodelo. Ŝi estas konata pro la laboro por la subvesta kompanio Victoria's Secret.
Vivo kaj familio
Ŝi naskiĝis en Salvador de Bahio, Brazilo kaj estas la nura infano de ŝiaj gepatroj Nelson Torres kaj Maria da Graça Lima, sociala asistantino.
Kiam ŝi aĝis 6 monatojn, ŝia patro forlasis ŝin kaj ŝian patrinon. Ekde tiam ŝi ne plu parolis kun li. Ekde 2007 ŝi klopodis denove renkonti lin.[1]
Ŝi edziniĝis je la 14-a de februaro 2009 al la serba basketbalisto Marko Jarić. Je la 16-a de novembro de la sama jaro ilia filino Valentina naskiĝis.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ Lima tries to reconcile with her father accessed 2007-06-23.