Aerópolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Teknologia Aerospaca Teknologia Parko de Andaluzio Aerópolis (hispane Parque Tecnológico Aeroespacial de Andalucía, Aerópolis), estas entreprena parko en la municipo La Rinconada, provinco Sevilo, Hispanio, apud la aŭtoŝoseo A4, la fabriko de EADS CASA, kaj la flughaveno de Sevilo, kie sidas pli ol tridek entreprenoj de la aeronaŭtika sektoro.

Tiu parko estas komunikita per la aŭtovojo A-4 (Sevilo-Madrido), per la ĉirkaŭvojo de Sevilo (SE-30) kaj per la vía de ĉirkaŭvojo SE-40 kun la reto de aŭtovojoj kaj eŭropaj aŭtoŝoseoj kaj kun la Haveno de Sevilo.

Ĝi estis inaŭgurita en 2003 kiel Aerópolis, kaj estas iniciato promociita de la regiona registaro Junta de Andalucía. La administra socio, Parque Tecnológico y Aeronáutico de Andalucía, S.L. estas limigita socio partoprenita je 100% de la publika agentejo Agencia de Innovación y Desarrollo de Andalucía, (IDEA), de la regiona vicministerio Consejería de Innovación, Ciencia y Empresa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 37° 26′ 01.75″ N 5° 51′ 36.64″ O / 37.4338194 °N, 5.8601778 °O / 37.4338194; 5.8601778 (mapo)

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aerópolis en la hispana Vikipedio.