Aethelhere (East Anglia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aethelhere (m. la 15-an de novembro 655) estis reĝo de East Anglia, Anglio ekde ĉ. 653.

Familio[redakti | redakti fonton]

Aethelhere estis filo de Eni, frato de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624. Eblas ke Eni mem ankaŭ estis reĝo de East Anglia.

Du fratoj de Aethelhere, Anna kaj Aethelwold, iĝis reĝoj de East Anglia.

Regado de Anna[redakti | redakti fonton]

Anna iĝis reĝo de East Anglia en ĉ. 636. Dum lia regado Penda, reĝo de Mercia, estis forta malamiko, kaj en 651 Penda forpelis Anna de East Anglia. Probablas ke dum lia foresto lia frato Aethelhere servis kiel reganto.

En 653 Anna revenis en sian regnon. Ĉe Bulcamp, proksime al Blythburgh, Suffolk okazis batalo dum kiu Penda tute venkis la armeon de Anna, kaj Anna kaj sia filo Jurmin mortis, kune kun multaj gravuloj.

Reĝo de East Anglia[redakti | redakti fonton]

Aethelhere sekvis Anna kiel reĝo de East Anglia. Kiel sia frato, li estis kristana, kaj dum lia regado Sankta Botolph konstruis manaĥejon ĉe "Ikanho" (eble en suda Lincolnshire).

Morto[redakti | redakti fonton]

En 655 Penda atakis Northumbria kun grandega armeo, al kiu aniĝis Aethelhere. Verŝajne Penda devigis Aethelhere partopreni la invadon. Oswiu, reĝo de Northumbria, havis pli malgrandan armeon, sed, la antaŭtagon de la decida batalo, kimraj alianculoj de Penda foriris, kaj alia alianculo, Aethelwald (reĝo de Deira) decidis iĝi neŭtrala ĝis li scios la probablan rezulton.

Apud la rivero Winwaed, verŝajne proksime al Leeds, Oswiu tute venkis la invadantojn, kaj dum la batalo mortis Penda, Aethelhere kaj multaj aliaj estroj de la armeo de Mercia.

Aethelwold sekvis sian fraton kiel reĝo de East Anglia.