Aethelwold (East Anglia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aethelwold (m. 664) estis reĝo de East Anglia, Anglio ekde 655.

Familio

Aethelwold estis filo de Eni, frato de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624. Eblas ke Eni mem ankaŭ estis reĝo de East Anglia.

Du fratoj de Aethelwold, Anna kaj Aethelhere, iĝis reĝoj de East Anglia.

Surtroniĝo

En 655 Penda, reĝo de Mercia, invadis Northumbria kun granda armeo, al kiu aniĝis Aethelhere, frato de Aethelwold kaj reĝo de East Anglia. La 15-an de novembro Oswiu, reĝo de Northumbria, tute venkis Penda, kiu mortis dum la batalo kune kun multaj aliaj, inter kiuj estis Aethelhere. Aethelwold heredis la tronon.

Regado

Aethelwold estis kristana kaj subtenis la eklezion kaj misiistojn en la najbara regno Essex. Kiam Swithelm (reĝo de Essex de 660 al 664) konvertiĝis, Aethelwold estis lia baptopatro.

Dum lia regado plifortiĝis la ligoj inter East Anglia kaj Northumbria. En 660 Aethelfryth, filino de Anna, antaŭa reĝo de East Anglia, edziĝis al Ecgfrith, filo de Oswiu kaj lia sekvanto kiel reĝo de Northumbria.

Morto

En 664 Aethelwold mortis pro pesto kiu afliktis Anglion kaj mortigis multajn, inter kiuj pluraj reĝoj kaj gravaj ekleziuloj.