Afrika Metodisma Episkopa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afrika Metodisma Episkopa Eklezio (angle, African Methodist Episcopal Church, mlg A.M.E.) estas metodisma konfesia organizaĵo en Usono. Ĝi havas ĉ. 3 milionojn da membroj organizitajn en ĉ. 7 000 lokaj preĝejoj. Ĝi fondiĝis en 1816 kiam pluraj metodismaj preĝejoj kun afrikdevena (nigrula) membraro serĉis rimedon por sendependiĝi de la regado de la tiama nur-blankula episkoparo de usona metodismo. Ĝia unua episkopo estis Richard Allen.