Afrika Pokalo de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
partoprenoj en la Afrika Pokalo de Nacioj

La Afrika Pokalo de Nacioj - france Coupe d'Afrique des nations de football, arabe كأس أمم إفريقيا, angle Africa Cup of Nations (ACN) kaj foje African Nations Cup (ANC) - estas la ĉefa internacia turniro de naciaj futbalistaj teamoj en Afriko. Ĝin okazigas la Konfederacio de Afrika Futbalo (CAF), kaj unuafoje ĝi okazis en 1957. Ekde la jaro 1968, la pokala turniro okazas ĉiun duan jaron. Laŭ la stato de 2010, la nacia teamo de Egiptio estas la aktuala ĉampiono, kaj ankaŭ gajnis la pokalon plej ofte el ĉiuj partoprenintaj teamoj, sume 7 fojojn.