Agento iranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agento iranto (ĉeĥe Agent chodec) estas nomigo por agentoj, kiuj post komunista puĉo transpaŝis kontraŭleĝe la limojn ĝis Ĉeĥoslovakio. Agentoj irantoj fariĝadis ĉeĥoslovakaj elmigrintoj, kiuj estis rekrutataj en fuĝintejoj. Tiun ĉi manieron de raportista batalo kontraŭ soveta bloko eluzis la ĉeĥoslovaka eksterlanda rezistmovado en kunlaborado kun usona Counter Intelligence Corps (pli poste Central Intelligence Agency), brita Secret Intelligence Service aŭ franca sekreta servo.

La agentoj ofte trairis nur tra tre surfaca instruado kaj ne estis preparitaj por ampleksa reto de informantoj de StB. Nur malmulte el ili estis profesiaj raportistoj, ofte temis pri nespertaj junaj homoj sopirantaj pri aventuro. Takso de historiistoj estas, ke proksimume duono de ili estis kaptita kaj pli ol dudek el ili estis ekzekutitaj, inter ili ankaŭ Štěpán Gavenda. Agento iranto estas markigo de Státní bezpečnost - la agentoj mem diris al si kurierojmontetaruloj.[1]

Sekreta malliberejo de StB por la agentoj irantoj funkciis en la jaroj 1951–55 en spacoj de iama Ĉefepiskopa gimnazio en Prago-Bubeneč.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ota Rambousek: Memoroj de trapezo: memoaroj de agento-iranto. Primus, Praha, 1999, 251 s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]