Ah ! si j'étais riche (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ah ! si j'étais riche (Ha! se mi estus riĉa) estas franca filmo, de Michel Munz kaj Gérard Bitton aperinta en 2002.

Temo

Aldo, modesta reprezentanto de har-ŝampuoj, kolerigas sian edzinon Alice, kiam li aĉetas novan aŭton por sia laboro dum la paro jam baraktas kun ŝuldoj. Tiu evento estas troa por Alice, kiu subite anoncas al Aldo sian intencon eksedziniĝi kaj foriri al Montpellier. Li atingas kulminon kiam lia superulo emeritiĝas kaj estas anstataŭita de Gérard, eksa kolego kaj amiko de Aldo, kaj tiu fariĝas amanto de lia edzino. Tamen, kelkajn tagojn poste, ludante sola al Loto, Aldo gajnas la plej grandan lotaĵon: 10 milionojn da eŭroj. Ĉar Aldo kaj Alice estas geedziĝintaj sub kontrakto de "komunumo limigita al akiroj", Aldo decidas kaŝi la novaĵon al Alice ĝis la eksedziĝo estas efektiva. Dume, li ĝoje profitas el sia nova fortuno kaj nerekte profitigas siajn kolegojn eksigitajn de Gérard...

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Eksteraj ligiloj