Akcjabrskia distrikto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akcjabrskia distrikto - (beloruse - Акцябрскі раён, ruse - Октябрьский район). Administracia subdivido en Homela regiono, Belorusio. Situas en nordokcidenta parto de regiono. Areo estas 1400 da km 2. Estis fondita la 28-an de junio 1939 (kun alia ĉefurbo) kaj eniris en Palesjea regiono. Inter la 20-a de septembro 1944 kaj la 8-a de januaro 1954 eniris en konsisto de Babrujska regiono, poste - en Homela regiono. La 25-an de decembro 1962 jaro estis likvidita, la 30-an de julio 1966 jaro estis refondita. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Ruĝa oktobro".

Enhavo

Loĝlokoj kaj administracia subdivido [redakti]

Ĉefa urbo de distrikto kaj pli granda loĝloko estas urbeto Akcjabrski. Ĉiom da loĝlokoj estas 28. La distrikto estas subdividita je 8 vilaĝaj sovetoj.

Naturo [redakti]

Averaĵa temperaturo estas: en januaro: -6,30de celsio, en julio +18,40. Vegetacia periodo estas 195 da tagoj. Sub arbaroj estas 55 % de areo. Kvanto de precipitaĵoj estas 627 da mm jare. Riveroj: Trjemlja, Pciĉ kun flankriveroj: Arjesa kaj Njeratoŭka.

Agrokulturo [redakti]

Terpomplantado, cerealplantado, furaĵplantado, ŝafbredado (por viando kaj lino).

Elfosaĵoj [redakti]

Nafto.

Komunikado [redakti]

Per fervojo inter Ĵlobin kaj Rabkor (vilaĝo ĉe Akcjabrski), per aŭtovojoj inter Hlusk (en Mahiljova regiono) kaj Azariĉi, inter Pariĉi kaj Kapatkjeviĉi.