Akvoskotero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoskotero
Akvoskotero

Akvoskotero estas speco de skotero por veturi sur akvo, kiu estas propulsata de akvojetmotoro.

Sur akvoskotero unu ĝis tri personoj povas sidi.

Estas rekomendinda ke la stiranto kaj pasaĝeroj portu naĝkombineon kaj savjakon.