Alan Pascoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alan Peter PASCOE (n. la 11-an de oktobro 1947) estas brita eksa atleto, kiu montriĝis precipe sukcesa kiel heĝkuristo. Depost la fino de sia atleta kariero, li laboras kiel konsilisto kaj reklamisto por variaj sportaj okazaĵoj.

Pascoe gajnis arĝentmedalon en la Somera Olimpiko 1972. Li partoprenis en la sukcesa kandidatiĝo de Londono al la Somera Olimpiko 2012.