Albert Bartha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Bartha

Bartha Albert, Nagyborosznyói estis hungara oficiro, politikisto, ministro. Li naskiĝis en Koloĵvaro 12-an de aŭgusto 1877 kaj mortis en Novjorko 2-an de decembro 1960.

Kariero

Albert Bartha studis en la viena Ludovika Akademio, kie li instruis inter 1906 kaj 1910. Kiel oficciro de la generala stabo, li laboris en la Patrujdefenda Ministerio dum la unua mondmilito, ekde 1917 estro de generala stabo del a 2-a Armeo. Post la burĝa revolucio de 1918, li estis nomumita kiel registara komisaro de la Banato. Inter la 9-a de novembro kaj 12-a de decembro 1918, li estis ministro pri militaferoj en la Károlyi-registaro. Oni abdikigis lin pro lia dekstra agado. De 1922- ĝis 1925 li vivis en Turkio. Li agadis aktive denove nur ĉ. ekde 1940 en la fortiĝanta burĝa kontraŭstaro. Post la germana okupo de Hungario li fuĝis el Hungario. En 1945 li aniĝis en la Partio de la Sendependaj Etbienuloj kaj iĝis parlamentano (1945-47). La 1-an de oktobro 1945 li iĝis general-kolonelo, en 1946-47 li estis Patrujdefenda Ministro. En decembro de 1948 li forlasis Hungarion kaj loksidiĝis en Novjorko.

Liaj verkoj

  • Az aradi 13 vértanú pörének és kivégzésének hiteles története (1930);
  • A lég- és gázvédelem kézikönyve (1938).

Fonto