Kluĵo

El Vikipedio
(Alidirektita el Koloĵvaro)
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 46°46′N 23°36′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 46.767 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">46.767°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 46.767; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Kluĵo)

Situo
Blazono
Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]

Kluĵo (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [koloĵvar], germane Klausenburg) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de București. Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).

En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.

Enhavo

Historio [redakti]

Germanaj koloniistoj fondis urbon en la 13-a jarcento ĉe bordo de rivero "Someșul Mic". En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Ĝis 1919 kaj inter (1940 kaj 1944) apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento)). Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974, la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.

Loĝantaro [redakti]

En 1910 la urbo havis 60 808 loĝnatojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).

Fonto [redakti]

Esperanto en Cluj-Napoca [redakti]

La Esperanto-grupo de Kolozsvár en 1907
  • Gábor Bálint eldonis litografie la regulojn de Esperanto por hungarlingvanoj kaj gvidis la unuan Esperanto-kurson en Hungario tie en 1897.
  • En 1898 Ábel Barabás publikigis tie la unuan E-lernolibron por hungarlingvanoj.
  • La loka Esperanto-klubo estas unu el la plej longdaŭraj en Rumanio.
  • Tie aperas la revuo Bazaro redaktite de Júlia Sigmond.

Partneraj urboj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Kulturaj institucioj kaj institutoj [redakti]

Vidindaĵoj [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. hungare
  • Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992. hungare
  • Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk. hungare

Eksteraj ligiloj [redakti]