Alfons Gorbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfons GORBACH (naskiĝinta la 2-an de septembro 1898 en Imst, mortinta la 31-an de julio 1972 en Graz) estis aŭstra politikisto.

Politika kariero

De 1933-38, dum la tempo de la t.n. Aŭstrofaŝismo, li estis landa gvidanto de la konservativa duonarmea grupo de Patriota Fronto (germane: Vaterländische Front) en Stirio. De 1938-42 kaj de 1944-45 li estis internigita en koncentrejoj naziaj.

Post la Dua Mondmilito li iĝis unu el la plej gravaj politikistoj de la Aŭstruja Popola Partio. Inter 1960-63 li estis ties nacia prezidento. La respublikon li gvidis inter 1961-64 kiel kanceliero federacia, en koalicio kun la SPÖ.

Premioj

  • 1954: Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich
  • 1960: Großes Goldenes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich
  • Ehrenring des Landes Steiermark

Literaturo

  • Hanna Bleier-Bissinger: Bundeskanzler Dr. Alfons Gorbach und seine Zeit. Leben und Sterben der Nachkriegskoalition. Edition Strahalm, Graz 1988 ISBN 390052615X
  • Robert Kriechbaumer: Alfons Gorbach. en: Friedrich Weissensteiner, Erika Weinzierl (eld.): Die österreichischen Bundeskanzler. Leben und Werk. Wien 1983. p. 326–347

Eksteraj ligiloj