Alfred Daniel Williams King

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred Daniel Williams King (30a de Julio, 1930 – 21 de Julio, 1969), konata kiel A. D. King, estis la pli juna frato de Martin Luther King, la fama estro de la Afrikusona Civilrajta Movado. A. D. King estis kiel sia patro kaj frato baptisma ministro kaj aktivulo por civilaj rajtoj. Kvankam dekomence ĉirkaŭ 20a jaro li ne sekvis la eklezian vojon de la familio, poste li helpis sian patron kaj eniris en eklezio. Ĉirkaŭ 1960 li kunlaboris en la aktivismo por civilaj rajtoj kun sia frato. En 1963 en Birmingham (Alabamo) li ludis gravan rolon en la lukto de nigruloj kontraŭ rasismo ĉefe direktante ilin al neperforto.

En lastaj jaroj li suferis pro depresio kaj alkoholismo. La 21an de Julio, 1969, naŭ tagojn antaŭ sia 39a naskotago, A. D. King estis trovita mortinta en naĝejo hejme. La kaŭzo de lia morto estis listita kiel akcidenta dronado.[1][2][3]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. "The Rev. A. D. Williams King", Time, 1969-08-01. Kontrolita 2007-11-01.
  2. "Introduction in Papers", Introduction in Papers 1:26; 43.. Kontrolita 2007-11-01.
  3. "Daddy King", King, Sr., with Riley. Kontrolita 2007-11-01.