Allondon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fonto de Allondon en Échenevex

Allondon estas franca-svisa rivero, longa je ĉirkau 22 km, kiu alfluas la dekstran bordon de Rodano.

Ĝi fontas en franca departemento Ain, sur la deklivoj de montoj Ĵuraso, je 565 m de alto apud la urbo Échenevex, kaj trafluas urbon Saint-Genis-Pouilly.

Ĝi tie ricevas la akvojn de rojoj Fion, Lion, Nant de l'Ecra.

Ĝi preterfluas la landlimon inter Francio kaj Svisio kaj eniras en la Kantono Ĝenevo, ĉe la komunumo de Dardagny, tie ĝi ricevas rojojn Roulave, Missezon kaj Cret; kaj ĝi alfluas Rodanon.