Alpedrete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Alpedrete.

Alpedrete estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi estas fama ĉar el ĝi oni prenis la graniton por konstrui la Monaĥejon de El Escorial. Ĝi havas pli ol 13.000 registritaj loĝantoj.

La Valo de la Ŝtono, Alpedrete, kune kun sia kvartalo Los Negrales, iĝis unu el la plej gravaj ripozlokoj de la Madrida Regiono. Ĝi havas kiel ĉefan allogaĵon la proksimecon al la ĉefurbo Madrido sen perdi la purecon de la Gvadarama Montaro.