Apuanaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alpi Apuane -a montaro situas norde de la Toskanio inter la riveroj Magra kaj Serchio (Serkjo). La montaro deklivas laŭgrade sudokcidenten al Apuana kaj Versilia marbordoj, kaj nordorienten al Lunigiana (Luniĝiana) kaj Garfagnana valoj.

La pozicio de la Alpi Apuane -a montaro en la itala duoninsulo

La montaron Alpi Apuane inkludas la provincoj de Massa Carrara kaj Lucca, dume la ekstreman sudan disbranĉiĝon inkludas la Komunumo de Vecchiano (Vekkiano), en Provinco Pizo.

La rivero Serchio (Serkjo) limigas la sudan parton, inter la Alpi Apuane kaj la monto Pisano.

Porcion de la monta masivo inkludas la Natura regiona parko de la Alpi Apuane.

La Alpi Apuane montaro karakterizas la pejzaĝon kaj la teritorion de la Garfagnana, kiun ĝi trairas tutan.

La Alpi Apuane masivo distingiĝas, pri orogenezo, de la Apenino montaro. Ĝia pli alta monto estas la Pisanino (1.946 metrojn).

La Alpi Apuane -ojn oni mencias pro la minado de marmoro. Kaj ĉefe de la statumarmoro.

La ĉefaj pintoj

La ĉefaj montoj de la Alpi Apuane estas:

  • Pisanino (1946 m), la plej alta pinto
  • Tambura (1891 m)
  • Cavallo (1888 m)
  • Pania della Croce (1858 m)
  • Grondìlice (1808 m)
  • Contrario (1788 m)
  • Pizzo d'Uccello (1781 m)
  • Sumbra (1765 m)
  • Sagro (1749 m), elstaras la zono de Carrara
  • Sella (1736 m)
  • Alto di Sella (1723 m)
  • Pizzo delle Saette (1720 m)
  • Roccandagia (1717 m), elstaras Campocatino
  • Fiocca (1709 m)
  • Secca (1709 m)
  • Corchia (1676 m), fama por la antro
  • Altissimo (1589 m)
  • Macina (1560 m)
  • Croce (1527 m), kies pinto troviĝas malmulte norde de Monte Sumbra
  • Borla (1469 m) la unua apuana pinto el nordokcidento
  • Maggiore (1396 m)
  • Matanna (1317 m)
  • Croce (1314 m), kies pinto troviĝas inter Palagnana kaj Fornovolasco
  • Forato (1231 m), fama por la truo de 20 x 36 metrojn situigita inter la du pintoj
  • Prana (1218 m)
  • Lieto (1017 m)
  • Pedone (1013 m), la monto pli sude de la aro
  • Brugiana (974 m), disigas Carrara disde Massa
  • Antona (907 m), sur la pinto ĉeestas sonorileto

Interrilataj kapvortoj

Fotogalerio