Altamira (Parao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu Altamira por aliaj samnomaj artikoloj.


Flago de Altamira
Blazono de Altamira

Altamira estas urbo, municipo kaj regiono en brazila federacia subŝtato Parao. Ĝi estas la plej granda municipo de la mondo laŭ surfaco de 159.695,9 km² kaj preskaŭ kvaroble pli granda ol Svislando. Ĝi havas 80.861 enloĝantoj. La loĝantara denso estas 0,5 homoj je km².

La kerno de Altamira situas en Transamazonio en Rio Xingú. En Altamira oni planas konstrui akvan energiocentralon ĉe Belo Monte, kiu havos la povumon de 11 gigavattoj. Por tio necesas inundigi surfacon de 400 km².