Alternativa hipotezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La alternativa hipotezo (aŭ esplora hipotezo) kaj la nula hipotezo estas la du konkurantaj hipotezoj kies verŝajnecoj estas komparata per statistika hipoteza provo. Kutime la alternativa hipotezo estas la ebleco ke observita efiko estas aŭtentika kaj la nula hipotezo estas la konkuranta ebleco ke la observaĵo rezultiĝis de hazarda ŝanco.

La klasika maniero estas kalkuli la probablon ke la observita efiko okazas se la nula hipotezo estas vera. Se ĉi tiu valoro (iam nomata kiel la p-valoro) estas malgranda tiam la rezulto estas nomata kiel statistike grava kaj la nula hipotezo estas malakceptita en favoro de la alternativa hipotezo. Se ne, tiam la nula hipotezo estas ne malakceptita. Malĝusta malakcepto de la nula hipotezo estas eraro de speco 1; malĝusta ne malakcepto de la nula hipotezo estas eraro de speco 2.

Konkludo de Bayes devus defii ĉi tiun manieron en tio ke ĝi prenas ne kalkulo la apriorajn konvinkoj pei la du hipotezoj aŭ la malsamajn konsekvencojn de prenoj de la du eraraj decidoj. Povas esti bonaj kaŭzoj (ne enhavantaj en la statistikaj datumoj) por kredi ke la nula hipotezo veras. Ĉi tio devas esti pesita kontraŭ la apero de malalta p-valoro antaŭ ol la nula hipotezo povas esti malakceptita.