Amatora radioastronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amatora radioastronomio estas parto de la amatora astronomio, kiu okupiĝas pri observado de astronomaj objektoj sur radio-frekvencoj.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Amatoraj-Radioastronomoj produktas siajn instrumentojn plej ofte mem. Ili ofte uzas haveblajn komponentojn el aliaj teknikaj kampoj, kiel satelito-parabolantenoj, LNB-konvertiloj aŭ riceviloj.

Observadoj[redakti | redakti fonton]

Pro la relative malgrandaj antenoj de la amatoroj, kiuj malofte estas pli grandaj ol 3 metrojn longaj, kaj pro la tial malalta sensitiveco kaj diserigebleco la amatoroj plej ofte devas sin limigi al observado de objektoj en nia sunsistemo kaj pli fortaj radiofontoj en nia galaksio. Kelkaj amatoroj sukcesis jam, observi pulsarojn.

Observado de la suno[redakti | redakti fonton]

Jam el simplaj komponentoj oni povas kunmeti radioteleskopon por observado de la Suno.

Observita estis ekzemple erupcio de la Suno la 30-an de aŭgusto 2002. Observita estis je du frekvencoj samtempe. En la diagramo aperas en blua koloro la frekvenco 430 MHz (70cm), en ruĝa la frekvenco 2400 MHz (13 cm). La rezultoj koincidas bone kun tiuj de la satelitoj GOES 8 kaj 10.

Uzataj estis je 430MHz kvar-etaĝa Yagi-Uda-Anteno kun 21 db antena gajno (amplifa faktoro) de 21 dbi kaj por 13 cm parabolanteno (parabolforma lada spegulo) kun diametro 136 cm kaj gajno de 25 dbi. La antenoj estis turnigitaj daŭre en direkton de la suno per paŝmotoroj.

Riceviloj estis radio-amatoraj, kiuj estis modifitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]